Manĝo

 

Фрикадельки  (Frikadeljki) — «Kneloj» — restoracio de eŭropea kuirarto.  En centra parto de urbo — SPb,  kanalo de Griboedov, 8/1a, metroo «Gostinij dvor» kaj «Nevskij prospekt» (apud Nevskij avenuo,  katedralo de «Kazanskaja» ikono de Dipatrinio, templo de Savanto-sur-sango, placo de Artoj). Funkcias ekde 08:30 до 23:00, meza fakturo — 400-1000 rub (13-33$), 100 sidlokoj.

 

 

 

 

Овсянка  (Ovsjanka) — en rusa lingvo la vorto signifas avenkaĉon kaj ankaŭ emberizon, birdon, kiu tre plaĉas avenon. Do, la birdo estas simbolo de kafejo, kie oni povas manĝi ne nur kaĉon, sed amason de bongustaĵoj. Restoracio funkcias ĉiutage ekde  9:00 ĝis 21.0.  Adreso:  St. Peretburgo, strato Goroĥovaja, 11 (inter katedralo Isaakievskij kaj Nevskij avenuo,  ĉe angulo de stratoj Goroĥovaja kaj Bolŝaja Moskaja)  Tel:  +7 812 997 6708  Retejo: www.cafe-ovsyanka.ru  (ruse). Kafejo, manĝvendejo, spicejo, bakejo samloke.  Tagmanĝo kun kaĉoj, ovaĵoj, muslio kun jogurto, mostoj, teo  Clipper,  fruktaj kan herbaj teoj, kakao, zinzibra teo kun mielo kaj citrono, poma teo kun cinamo ktp.  Ekde  13:00 ĝis  15:00 — hejmaj tagmanĝoj, ĉiutage nova supo kaj freŝa salato ktp. 

 

 

Троицкий мост (Troickij most) — «Troickij ponto» — reto de vegetaranaj kafejoj.  Funkcias ekde 9:00 ĝis 23:00 Senpaga Wi-Fi, meza fakturo — ĝis 500 rub (15$). Retejo: www.t-most.ru (ruse).  Adresoj en St. Peterburgo:

  • Kamennoostrovskij prospekt, 9/2,  tel. +7 (812) 232-66-93
  • Kronverkskij prospekt, 35, tel. +7 (812) 326-82-21
  • 6 (ŝestaja) linija Vasiljevskogo ostrova, 27, tel. +7 (812) 327-46-22
  • Zagorodnij prospekt, 38, tel. +7 (812) 933-00-85
  • Nabereĵnaja reki Mojki, 30, tel. +7 (812) 925-59-78

     

Чайная ложка (Ĉajnaja loĵka) — «Tea kulero» — reto de rapidmanĝejoj,  en kies menuo  ĉefas patkikoj, ordinaraj, kun mielo aŭ acidkremo, aŭ farĉitaj kun diversaj fruktaj, viandaj  aŭ laktaj miksaĵoj. 16 specoj de teo,  klasikaj, herbaj, fruktaj ktp. Salatoj.  Supoj.  Glaciaĵo.   Retejo http://www.teaspoon.ru (ruse). Estas multe da  restoracioj de la reto, ekzemple:

  • Nevskij prospekt, 44 — funkcias tagnokte
  • Nevskij prospekt, 85 — en la Moskovskij vokzalo -  funkcias tagnokte
  • Nevskij prospekt, 64 — ekde 9:00 ĝis 23:00
  • Nevskij prospekt, 180 — ekde 8:00 ĝis 22:00
  • ulica Marata, 3 — ekde 8:30 ĝis  23:00
  • Ligovskij prospekt,  44  — ekde 8:30 ĝis  22:30
  • Kamennoostrovskij prospekt, 40 — ekde 9:00 ĝis  23:00