Vizo&Doganejo
Por vojaĝi en Rusio estas bezonata:
- Pasporto devas esti valida almenaŭ 6 monatoj post fino de vojaĝo
- Estas bezonata rusia vizo
- Vakcinado ne estas postulata
Rusia vizo estas alglutata en la pasporto de obtenanto.Sur vizo estas indikata nomo kaj familinomo de la persono obtenanta la vizon, lia pasporta numero, viza kategorio kaj dato de alveno kaj foriro. Infanoj ĝis 16 jaraĝo ne bezonas apartan vizon, se iliaj nomoj estas enmetitaj en vizo kaj pasporto de akompanantuloj (gepartoj). Personoj pli 16-jaraĝaj. kiuj intencas resti en Rusio dum pli ol 90 tagoj, devas aldoni al vizpeto atestilon pri manko de HIV-infekto, valida je la tempo de viza peto (kutima tempo de valideco — 30 tagoj de la dato de emisio). La kialo por livero de rusia vizo povas esti turista vouĉero de vojaĝagentejo, aŭ invito de rusia organizaĵo aŭ privatulo.
- Vi devas submeti vian pasporton en rusia konsulejo ( la plejparto de rusiaj konsulejoj por livero de vizo postulas prezenti la originalon de pasporto), invitilon (se ĝi ne estas sendita alimaniere), 3-4 standartajn pasportajn fotojn, kaj plenigitan formularon. La postulojn dividas ĉiuj rusiaj konsulejoj, sed ĉiu konsu lejo rajtas ŝanĝi aŭ aldoni ion al ĉi tiuj postuloj sen antaŭa rimarko.
- Antaŭ submeti dokumentojn vi bezonas konatiĝi kun postuloj de konkreta rusia konsulejo, kie vi intencas peti vizon. Atentu, ke viza proceduro bezonas de 1 ĝis 3 tagoj, kaj foje eĉ pli de tagoj.

Ruslanda vizo estas permeso alveni en Rusio aŭ transiti tra Rusio kun dokumento, kiu identigas personion de alilanda civitaneco. Vizo havas formon de speciale protektita gluetikedo en pasporo, pli rare ĝi havas formon de stampo. Alilandaj civitanoj kutime rajtas eniri Rusion kaj eliri nur posedante vizon, liveritan fare de komisiita organo de ŝtato.
Vizo ne garantas eniron en teritorio de Rusio.
Vizo enhavas informon pri alilanda civitano:
Nomo kaj familinomo, naskiĝdato, sekso, civitaneco, # de pasporto, dato de livero, daŭro de valideco kaj kvanto de eniroj, daŭro de restado en Rusio, celo de vizito, dateno pri invitanto, numero de invitilo.
Vizoj diversas laŭ kvanto de eniroj. Unufoja vizo permesas unu eniro en teritorio de Rusio. Vizo validas por vizito kun ĝustigitaj datoj de eniro/eliro.
Dufoja vizo permesas unu- kaj dufoja eniro. Datoj de eniro/eliro nepre estas indikitaj.
Multfoja vizo permesas al ĝia poisedanto eniron en teritorio de Rusio pli ol dufoje. Multfoja vizo estas liverata nur kun permeso de Ministerio de eksterlandaj aferoj. Por akiri miltfojan vizon oni bezonas originalon de invitilo.Оу
Ekzistas kekaj ĉefaj kategorioj de rusia vizo.
Turista vizo — eldonata surbaze de turisma invito. Ĝin ricevas eksterlandanoj dezirantaj viziti Rusion por vojaĝo (viziti ekspoziciojn, kulturajn eventojn, ekskursojn kaj ekskursadi en la lando). La vizo estas unu- aŭ dufoja, validas dum 1 monaton Vizo estas ne renovigebla.
Komerca vizo - eldonata surbaze de komerca invito. Kutime komercaj vizoj varias laŭ celo de vizito: komerco, teknika priservado, kulturaj rilatoj, akompananta familiano. Komerca vizo validas dum 30, 90, 180 , 365 tagoj (totala longeco de restado en ĉiu duonjaro ne plias 90 tagojn). Nombro de eniroj povas esti: unu, du kaj multobla. Vizo estas ne renovigebla.
Labora vizo — multobla vizo, ne limigita por daŭro de restado en la lando kiel komerca vizo. La vizon bezonas eksterlandanoj kiuj laboras en rusiaj firmaoj. La procezo de eldono de la vizo (kolekto de dokumentaro) daŭras ĉirkaŭ 3-4 monatojn. La vizo povas esti plilongigita en Rusio.
Privata vizo — eldonata surbaze de individua invitilo, eldonita de rusia civitano em laŭleĝa maniero, tra la regiona oficejo de la Federala oficejo pri migrantoj. Validas por 3 monatoj. Vizo estas ne renovigebla.
Transita vizo - eldonata en la rusia konsulejo por eksterlandanoj por transitaj celoj. Restado en Rusio laŭ la vizo ne povas daŭri pli ol 72 horoj. Vizo estas ne renovigebla.
Studenta vizo - eldonata surbaze de invito de rusia lernejo al eksterlandaj studentoj. La vizo povas esti plilongigita en Rusio.
Senviza eniro en Rusio
Senlime rajtas viziti Rusion sen vizo civitanoj de jenaj landoj:
Armenio, Azerbaiĝano, Belorusio, Kazaĥstano, Kirgizio, Moldavio, Ukrainio, Uzbekistano
Rajtas viziti Rusion dum 90 tagoj sen vizo civitanoj de jenaj landoj:
Argentino, Bosnio-Herzegovino (krome turismo), Brazilio, Kolumbio, Makedonio, Serbio (dipl. kaj ofica pasp), Venezuelo, Ĉilio
Rajtas viziti Rusion dum 30 tagoj sen vizo civitanoj de jenaj landoj:
Bosnio-Herzegovino, Israelo, Kubo, Montenegro, Serbio, Tajlando, Ekvadoro, Turkio
Rajtas viziti Rusion dum 14 tagoj sen vizo civitanoj de jenaj landoj:
Honkongo
MONO
Vidu ankaŭ skizon pri rusia mono
Oni rajtas importi en Rusio sen deklaro monsumon kiu ne superas la ekvivalenton de 10000 U.S. $. Sumo kiu superas 10000 estas objekto de deviga deklaro. Alporti monon en Rusio eblas ne nur per kontantaĵo, kaj per vojaĝĉekoj, sed ĝi ne estas vaste akceprtataj, kaj foje estas malfacile ŝanĝi ĝin je mono.
Pli ofte en Rusio oni pagas kontante aŭ per banka karto. Rubloj estas sola permesata rimedo por pago en la Rusio. Laŭ rusia leĝo estas malpermesita pagi varojn kaj servojn en iu alia valuto. Vi povas interŝanĝi alian valuton por rubloj en bankoj kaj interŝanĝejoj. Malnovaj, trivitaj monpaperoj kaj moneroj estas ne akceptataj de plejparto de bankoj. Iuj bankoj akceptos ĝin, sed kun komisiono de 1-3%
Por eksporto de valuto kaj vojaĝĉekoj el Rusio estas jenaj restriktoj:
- Ĝis 3000 U.S. dolaroj — libere
- Ĝis 10000 U.S. dolaroj — estas bezonata doganeja deklaro, sen suplementaj dokumentoj, konfirmantaj ĝian devenon
- Pli ol 10000 U.S. dolaroj — malpermesita, krome eksporto de antaŭe importita aŭ ĝirita en Rusio valuto.
VAROJ
- Estas permesata libera importo de varoj kaj objektoj, kiuj ne estas destinitaj por industria aŭ komerca agado. Personoj pli ol 18 jaraĝaj rajtas libere importi ĝis 3 litroj de alkoholaĵoj (kun deklaro — ĝis 5 litroj), 50 cigaroj aŭ cigarilloj, aŭ 200 cigaredoj aŭ 250 gramoj de tabako, kaj ankaŭ varoj kaj aĵoj por propra uzado: vestoj, tualetaĵoj, juvelaĵoj, fotiloj kaj videokameraoj ktp. La kosto de importitaj varoj ne povas transpaŝi la limon de 1500 eŭroj kun totala pezo ne pli 50 kg.
- Se la totala valoro kaj pezo de la varoj superas la normojn (sed ne superas 650 mil rublojn kaj / aŭ 200 kg) estas unu indico de doganoj kaj impostoj — 30% de doganeja valoro de varoj, sed ne malpli ol 4 eŭro por 1 kg. Se la importaj varoj superas la indicon de 650 mil rubloj kaj / aŭ 200 kg, tiam ĝi suferas doganojn laŭ reguloj de internacia komerco.
- Dum transito de landlimo aŭtomobile, oni povas alporti doganlibere ĝis 20 litroj de fuelo, krom enhavo de aŭtomobila fuelujo.
La rusia leĝo ne restriktas eksporton de alkoholaĵoj kaj tabako. Tamen oni devas atenti restriktojn de importo en celloko.
- Blanketo de dogandeklaro en angla lingvo
- Blanketo de dogandeklaro en germana lingvo





ПО-РУССКИ